Kio estas SPIP ?

SPIP, reta publikigilo

SPIP estas reta publikig-sistemo. Kio estas tio ? Temas pri dosieraro, instalita ĉe via reta konto, kiu ebligas al vi ĝui ian kvanton da aŭtomatismoj : pluropula mastrumado de la retejo, enpaĝigo de viaj artikoloj sen scipovo pri HTML, tre rapida modifo de la strukturo de via retejo... per la sama retumilo kiu servas por viziti la retejon (Netscape, Microsoft Explorer, Mozilo, Opera). SPIP ebligas konstrui kaj ĝisdate tenadi retejon, dank al tre facile uzebla interfaco.

Aliaj publikig-sistemoj ekzistas ; ĉiu havas siajn apartaĵojn. Unu el la nun plej konata estas phpNuke ; ĝi trudas sufiĉe rigidan strukturon al la retejo, forme de retportalo, kiun konsistigas mallongaj artikoloj. SPIP estas fleksebla, kaj celas kreadon de retejo strukturigita kiel magazino : tio estas kun rubrikoj, subrubrikoj (ktp...), en kiuj enŝoviĝas artikoloj kaj fulm-informoj, kompletigeblaj per diskutforumoj.

Kial SPIP ?

SPIP estas libera bitvaro distribuata laŭ Ĝenerala Publika Permesilo(GNU General Public License aŭ GPL). La bitvaraj kaj aparataraj postuloj de SPIP estas moderaj kaj eĉ troviĝas ĉe iuj senpagaj retgastigantoj (vidu la demandejon kaj la gvidlibron por pliaj detaloj - aŭ, por ekstreme resumi : PHP+MySQL).

SPIP estas disŝutata senpage de tiu ĉi retejo.

La intereso de SPIP estas la ebloj...

-  mastrumi magazinecan retejon, tio estas komponita ĉefe el artikoloj kaj fulm-informoj enŝovitaj en arbeca strukturo interplektitaj unu la alian. Vidu la plenan liston pri trajtoj de SPIP por pli da detaloj.

-  tute disigi, kaj disdoni inter diversaj personoj, tri tipojn de taskoj : la aspektigadon, la redaktkontribuadon pere de proponoj pri artikoloj kaj fulm-informoj, kaj la redaktan mastrumadon de la retejo (tasko kiu inkluzivas organizadon de rubrikoj, validigadon de proponitaj artikoloj...).

-  liberigi la retejestron kaj ĉiujn partoprenantojn en la vivo de la retejo tiel de la tedaj flankoj de retpublikigado, kiel de la teknikaj scipovoj temporabaj por lerni. SPIP-instalprocezo realiĝas pere de simpla interfaco kaj paŝon post paŝo, fine de kiu vi povos ekkrei viajn rubrikojn kaj artikolojn.

SPIP havas la jenajn trajtojn...

Por redaktantoj kaj mastrumantoj

-  Reta intuicia interfaco igas ege facila tiel proponon de artikoloj kaj fulm-informoj kiel redaktan mastrumadon de la retejo. Krome, ŝparmarkoj ebligas enpaĝigi la tekston sen uzi HTML-n kaj tiel igas redaktajn kontribuojn partopreneblaj de ĉiuj, kaj tiel simplaj kiel skribado de retmesaĝo.

Por la retejestroj

-  La grafika aspekto kaj la retumado estas definitaj de HTML-skeletoj (aŭ "tipaj formatoj"). Ĉiu difinas "vidaĵon" (ekzemple : vidaĵo de la enhavtabela paĝo, de la rubriko kaj resumo de ties enhavo, vidaĵo de la detala artikolo, de la detala fulm-informo). La maniero, laŭ kiu enŝoviĝas redakta enhavo de la retejo en la paĝoj estas definita de ia kvanto de HTMLecaj markoj relative facile regeblaj.

-  SPIP ne limigas grafikajn kaj retumajn eblojn de la retejo. La HTML-skeletoj estas tute difinitaj de la retejestro, eblas mastrumi iujn elementojn de la retejo per SPIP kaj la ceteron memstare aŭ eĉ per aliaj retaj publikig-sistemoj (kondiĉe ke tiuj lastaj estu tiel toleremaj kiel SPIP, kompreneble).

Por la vizitantoj

-  Stapla sistemo ĉe la publika spaco plirapidigas la retejon evitante grandkvanton da petoj al datenbazoj, kaj rolas kiel barilo kontraŭ cim-okazo ĉe la ĵus priparolita datenbazo (ofta ĉe superŝutitaj serviloj) ; SPIP-kaze, la retejo plu disponeblas kiel travidebla, eĉ se ĉiu ŝanĝo de la enhaveroj ne eblas (tio validas ankaŭ pri kontribuoj en forumoj).

-  Serĉilo kaj indeksigilo estas integritaj en SPIP, se ili estas aktivigitaj de la retejestro, eblas fari serĉon ĉe la tuto de la publika spaco.

Malavantaĝoj

Nuntempe, SPIP-flekseblo implicas necesecon de lernoklopodoj al la retejestro por modifi la defaŭltan aspekton. Male al limigaj sistemoj tiaj, kia phpNuke en kiu vi povas ŝanĝi la kolorojn kaj vinjeton klakante butonon (sed nur tion vi povas fari), la retejestro ĉe SPIP lernu bazsciojn de HTML-eca kodo, kio ebligas al li poste fari pli malpli ĉion, kion li volas.

SPIP estas liverita kun kompleta retuma interfaco ; ekde kiam vi estos ekkreinta la enhavon de via retejo, ĝi tuj estos vizitebla kaj aspektos kiel la defaŭlte provizita grafika interfaco. La retejestr(in)o kompreneble povas krei sian grafikan publikan interfacon se li/ŝi tion deziras.

Estonte, estas antaŭvidate ke pluraj aspektoj estu provizataj kun SPIP, ebligantaj al plejparto de la retejestroj trovi tiun kiu taŭgas, por minimumigi la personigcelan klopodon.

Ekzemploj

La historia ekzemplo pri SPIP estas la retmagazino uZine2 (temas pri la kodo, komence specifa de tiu retejo, kiun oni reuzis por estigi la ĝeneralan SPIP-n). El inter aliaj retejoj pelataj de SPIP, ni citu La diplomata mondo kaj Vacarme.

Pluen

Por pluen ekscii kaj lanĉiĝi al SPIP-uzado, utilos legi la dokumentaron, la ekzemplojn kaj la « unuajn paŝojn » proponitajn en tiu rubriko. Diskutlisto ankaŭ disponeblas por interŝanĝi demandojn, lertfarojn kaj trukojn. Ĝis baldaŭ !

Bildaro

Aŭtoro sciuro Publié le : Mis à jour : 22/08/23

Traductions : عربي, asturianu, български, brezhoneg, català, corsu, Kréol réyoné, Deutsch, English, Esperanto, Español, فارسى, français, galego, italiano, 日本語, Lëtzebuergesch, Nederlands, òc lengadocian, polski, Português, română, русский, slovenčina, Türkçe, українська