La lingvoj de SPIP

Ekde [SPIP 1.6]-eldono, la privata spaco de SPIP estas alirebla en pluraj lingvoj, laŭ deziro de ĉiu redaktanto.

Ni ja ankoraŭ ne eksperimentis ĉiujn eblojn kaj ĉiujn bezonojn koncerne multlingvecon. Tamen, jen kelkaj informoj kiuj ebligos al vi agordi la funkciadon de via retejo laŭ viaj bezonoj kaj projektoj.

Ĉeflingvo de la retejo

Ĝin oni povas alpreni dum la agordado, kaj ĝi determinas plurajn trajtojn de via retejo. Aparte, ĝi estos la lingvo de proponitaj formularoj en la publika spaco de via retejo (serĉo, skribo al aŭtoro, registriĝo, forumoj, ligilo al via privata spaco, ktp...), kaj ankaŭ estos la lingvo uzata en la retleteroj sendataj de SPIP.

Tiu « ĉeflingvo » definas ankaŭ regulojn pri tipografio kiuj validos por la tekstoj. En la franca kaj en esperanto, SPIP aldonas nesekceblajn spacojn antaŭ duoblaj interpunkcioj, ktp...

Tio ankaŭ estos la lingvo, en kiu estos akceptataj novaj redaktantoj dum ties unua eniro en la privata spaco : ili povos elekti tiam alian lingvon, dank al la tiucela menuo.

Fine, por la vjetnama lingvo (lingvo kiu enhavas tre mallongajn vortojn kaj en kiu superĉapeligo de literoj gravege rolas por kompreno), regulo pri speciala transliterigo aplikiĝas por indeksado de artikoloj en la serĉilo. Same okazas pri la germana.

Multlingveco

<font color="red">S<font color="orange">P<font color="yellow">I<font color="green">P <font color="blue">1<font color="black">.<font color="darkviolet">7 enkondukas plibonigon tre petitan : la eblo starigi retejon en pluraj lingvoj laŭ natura maniero. Tuta ilaro estas disponigata tiucele. En la privata spaco, oni interalie povas por unu artikolo aŭ rubriko de la retejo, ŝanĝi ties lingvon kaj mastrumi la tradukojn de tiaj artikoloj. Ĉe la publika retejo, diversaj pliampleksigoj strebas minimumigi la klopodojn necesajn al starigo de multlingva retejo.

Ŝanĝi la lingvon de specifa ero (artikolo aŭ rubriko) estas samefika kiel ŝanĝo de la reteja ĉeflingvo (kiel klarigite supre), sed tiuj klopodoj limiĝas al la ŝanĝita ero ; se temas pri rubriko, la ŝanĝo aplikiĝas al ĉiuj eroj enhavitaj en tiu rubriko (inkluzive de subrubrikoj, ktp...) ; se temas pri artikolo, nur ĝi estas trafita de la lingvo-ŝanĝo.

Tiel en rubriko en la araba, la tekstoj afiŝiĝos de dekstre maldekstren, artikolo en la franca heredos de tipografiaj reguloj konformaj al tiu de la franca lingvo, kaj tiel plu. Ni notu ke por SPIP ne estas problemo afiŝi plurajn diversajn lingvojn ĉe sama paĝo. Ekzemple, enhavtabelo povos afiŝi artikolojn en la germana kaj en esperanto, kun la datoj ja afiŝiĝas kongrue kun la lingvo.

Traduki kaj adapti na SPIP

<font color="red">S<font color="orange">P<font color="yellow">I<font color="green">P <font color="blue">1<font color="black">.<font color="darkviolet">7 estas proponita en la araba (ar), kataluna (ca), kreola de la Reunio (cpf), dana (da), ĉina (zh), germana (de), angla (en), bulgara (bg), esperanto (eo), hispana (es), franca (fr), galega (gl), itala (it), nederlanda (nl), sep okcitanaj dialektoj (oc) [1], pola (pl), portugala (pt) kaj vjetnama (vi).

Tiu listo ne estas kompleta, kaj aliaj tradukoj estas aperotaj (en la eŭska, norvega (norsk bokmål), hebrea, slovenaj lingvoj, rumana...) ; ili aldoniĝos en la venontaj versioj de SPIP. Se vi deziras partopreni en la okazanta traduklaboro, helpu traduki aŭ kontrollegi la dokumentaron, ktp... vi estas bonvenaj ĉe la diskutlisto spip-trad@rezo.net ; ni disponas je iloj ebligantaj rapide realigi tradukdosierojn (kaj eventuale per plurhoma kunlaboro)- la tuta laboro povas postuli inter 3 tagojn kaj unu tutan semajnon, laŭ viaj konoj pri SPIP.

Ni ankaŭ bezonas personojn, kiuj deziras traduki artikolojn de la nunlegata dokumentaro ; ne hezitu viziti la spacon de tradukistoj kaj proponi vian kontribuon.

Ĝis baldaŭ !

Aŭtoro sciuro Publié le : Mis à jour : 26/10/12

Traductions : عربي, български, català, corsu, Kréol réyoné, Deutsch, English, Esperanto, Español, français, italiano, Nederlands, òc lengadocian, Türkçe