Kiel traduki SPIP-n

Se vi volas traduki SPIP-n, estas du manieroj ;

Pere de la ĉereta tradukfasado

La metodo, kiun ni preferas estas traduki ĉerete ĉe la dokumentara retejo de SPIP, tra la tradukfasado. Por uzi tiun interfacon, estas necese ke vi unue registriĝu kiel redaktanto ĉe la retejo. Poste, kontrolu ĉu en vian lingvon ne jam estas traduklaboro, se jes aliĝu al la kongrua tradukskipo (en la privata spaco, aŭ pere de la diskutlisto spip-trad) ; alie, vi povas krei la koncernan lingvon kaj starti senprokraste.

Atentu : kiam variablo enestas tradukeron, ĝi estas skribita inter du « @ ». Vi havos ekzemple la jenan ĉenon por traduki : 'Eraro okazis dum savkopio (@type@ @id_objet@) !'. Ne modifu la literojn inter @, ĉar ili estos anstataŭitaj por estigi la finan ĉenon : « Eraro okazis dum savkopio (artikolo 7) ».

Estas pli malpli ĉio sciiginda por traduki SPIP-n. Pri la cetero, tradukkvalito estu tia, kian ni atendas por SPIP : legeblo, uzebleco de ne sperta publiko (eviti kiel eble plej ofte ĵargonon), korekta lingvo ( eviti tajpajn aŭ ortografiajn erarojn), ktp... Kompreneble, necesas iom kompreni kaj koni SPIP-n, kaj pensi pri la signifo de tio, kion oni tradukas en aparta uz-kunteksto, ĉar mistraduko facile okazas...

Entute estas ĉirkaŭ milo da linioj por traduki (estas tradukota pli rapide ol vi pensas).

Eksterrete, rekte en tradukdosiero

Se ĉereta traduklaboro ne eblas por vi, kaj se vi preferas traduki hejme, malkonektiĝinte, vi povas fari tion elŝutinte SPIP kaj prilaborante tradukdosierojn, kiujn vi povas priredakti en simpla tekstredaktilo. Poste vi sendos ĝin al ni retpoŝte por ke ni intregru ĝin en disvolviĝa sistemo.

La SPIP-pakaĵo enhavas dosierujon ecrire/lang/ en kiu troviĝas, por ĉiu lingvo, tri dosieroj spip_xx.php, ecrire_xx.php kaj public_xx.php, kie « xx » estas la kodo de la lingvo. spip_xx.php estas uzata de la bitvaro mem, ecrire_xx.php nur en la privata spaco kaj public_xx.php de la skeletoj de la pakaĵo.

Tiuj dosieroj estas organizitaj laŭ relative facila maniero. Ĉiu ĉeno disponebla por traduko estas reprezentita kiel linio tia :
'avis_chemin_invalide_1' => 'Le chemin que vous avez choisi',
kiun ni traduku :
'avis_chemin_invalide_1' => 'La vojo, kiun vi elektis,
ktp.

Kelkaj apartaĵoj meritas vian atentemon :

  • same kiel por ĉereta tradukado, kiam variablo enestas ĉenon, ĝi estas skribita inter du « @ ». Ekzemple : 'avis_erreur_sauvegarde' => 'Eraro okazis dum savkopio (@type@ @id_objet@) ! '. Ne modifu la literojn inter @, ĉar ili estos anstataŭitaj por estigi la finan ĉenon : « Eraro okazis dum savkopio (artikolo 7) » ;
  • La superĉapelitaj literoj estos skribitaj sen prefero per HTML-entoj (é) aŭ unikodaj entoj (é).
  • Apostrofo (') estu antaŭita de dekliva streko (\').

Aŭtoro sciuro Publié le : Mis à jour : 15/03/13

Traductions : عربي, català, corsu, English, Esperanto, Español, فارسى, français, italiano, Nederlands, Português, slovenčina, Türkçe