Kondiĉoj por uzado

Klarigoj pri la permesilo

SPIP estas libera programaro disponigita sub permesilo GPL, ankaŭ nomata en la esperanta Ĝenerala Publika Permesilo GNU. Tiu permesilo garantias al vi la sekvajn liberojn :

-  la libero instali kaj uzi SPIP-n por iu ajn celo ;
-  la libero studi la SPIP-funkciadon kaj adapti ĝin al viaj propraj bezonoj, modifante la fontokodon, al kiu vi havas tujan aliron ĉar SPIP estas komplete programita en PHP ;
-  la libero disdoni kopiojn al iu ajn, kondiĉe ke vi nek modifus nek forigus la permesilon ;
-  la libero plibonigi SPIP-n kaj dissendi viajn plibonigojn al publiko, tiel ke la tuta komunumo povu profiti ĝin, kondiĉe ke vi nek modifus nek forigus la permesilon.

Oni ne devas miksi liberan programaron kaj programaron ĉe publika uzado. La avantaĝo de tiu permesilo GPL (permesilo de libera programaro) estas garantii la ne-konfiskadon de la programaro, male de programaro de publika uzado kiu povas transformiĝi al nelibera programaro. Vi profitas de la ĉi-suprajn liberojn en respekto de la GPL-permesilo ; aparte se vi redisdonas aŭ se vi modifas SPIP-n, tamen vi ne povas apliki permesilon kiu kontraŭdirus la GPL-permesilon (ekzemple, kiu ne plu donus la rajton al aliulo modifi la fontokodon aŭ redisdoni la modifitan fontokodon).

Praktikaj rimarkoj

Ĉar SPIP estas disponigita kaj distribuita senpage de siaj aŭtoroj, ili neniel garantias la uzadon kiun vi mem faros.

Vi povas uzi SPIP-n por ĉiu aktivado (inkluzive persona, profesia aŭ komerca). Vi liberas taksi la pagon de viaj eventualaj servoj, kaj aldoni kontrakte al via tasko ian garantion rilate la prokuritan servon ; sed, plian fojon, via propra kontrakto ne devas interniksiĝi kun la GPL-permesilo ligita al SPIP (ekzemple, vi ne povas malpermesi al via kliento modifi la programaron).

La texto de la GPL-permesilon (en la angla) estas provizita kun SPIP ; Oni povas konsulti ĝin ekde ĉe la subo de ĉiu paĝo en la privata spaco.

SPIP, Publikiga Sistemo por Interreto
Kopirajto © 2001-2014, Arnaud Martin, Antoine Pitrou, Philippe Rivière et Emmanuel Saint-James.

Tiu programaro estas libera ; vi povas redistribui kaj/aŭ modifi ĝin konforme la regulerojn de la Ĝenerala Publika Permesilo GNU, tia ke publikigita de la Free Software Foundation ; versio 2 de la permesilo, aŭ (laŭ via elekto) ĉiu plia posta versio.

Oni distribuas tiun programaron, esperante ke ĝi utilos, sed SEN IA GARANTIO ; eĉ sen la neesprimita garantio de KOMERCADO aŭ DE ADAPTO AL SPECIALA AĴO. Por pli da detaloj, vidu la Ĝenerala Publika Permesilo GNU.

Ekzempleron de la Ĝenerala Publika Permesilo GNU oni devas provizi kun tiu-ĉi programaro ; male, bonvolu skribi al Free Software Foundation Inc., 675 Mass Ave, Cambridge, MA 02139, Usono.

Tio programaro elŝuteblas ĉe la adreso http://www.spip.net/ ; Vi trovos ĉe tiu retejo ankaŭ kompletan uzinstrukciaron kaj ceterajn informojn.

En la franca juro, SPIP estas regata de reguleroj el la kodo de intelekta rajto (CPI). La SPIP-kerno estas kunlabora verko de ĝiaj aŭtoroj, ĉi-supre indikitaj (artikolo L 113-1 el CPI). La tuto de la SPIP-projekto formas kolektivan verkon laŭ signifo de la artikoloj L 113-2 kaj L 113-5 el CPI. La aŭtoroj metas la verkon je ĉies dispono laŭ la rajtoj kaj devigoj difinitaj de Ĝenerala Publika Permesilo GNU.

La interfacajn piktogramojn verkis Diala Aschkar kaj Jakub « Jimmac » Steiner.

La interfacaj tradukoj rezultas de la laboro realigita per skipo de tradukistoj aŭ tradukantoj kunigitaj sur la retejo spip.net.

Aŭtoro Matthieu Marcillaud Publié le : Mis à jour : 18/11/14

Traductions : عربي, català, corsu, Kréol réyoné, Deutsch, English, Esperanto, Español, فارسى, français, italiano, Lëtzebuergesch, Nederlands, òc lengadocian, polski, Português do Brasil, Türkçe